Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Pliboniĝas la stato de ĉinaj sovaĝaj bestoj

Ĉinio prenas rimedojn por protekti sovaĝajn bestojn kaj normaligas teknikon pri reprodukto kaj utiligo de ĉinaj sovaĝaj bestoj.

En la 12-a de januaro, Wang Wei, vicestro de la Departemento pri Protektado de Sovaĝaj Bestoj kaj Plantoj de la Ŝtata Forsta Administracio de Ĉinio, informis, ke Ĉinio havas 16 savocentrojn kaj pli ol 300 savostaciojn por sovaĝaj bestoj, en kiuj oni savas vunditajn kaj malsanajn sovaĝajn bestojn. Ĉinio ankaŭ kontrolas la instituciojn de reprodukto kaj utiligo de sovaĝaj bestoj.