Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao inspektis distrikton por Taiwan-a investo en Xiamen

La 14-an de januaro, ĉina prezidanto Hu Jintao inspektis Haicang en Xiamen, Fujian-provinco, regionon por Taiwan-a investo, kaj intervidiĝis kun reprezentantoj de Taiwan-aj investantoj. Li diris: “Ni bonvenigas pli da Taiwan-anoj investi en la ĉeftero kaj feliĉigi samlandanojn ambaŭflanke de Taiwan-markolo pere de kunlaboro. La ĉeftero ĉiamaniere klopodos por helpi Taiwan-ajn investantojn kaj bone servi al ili.” Li diris ankaŭ: “Viaj entreprenoj rapide disvolviĝas ĉi-tie. Tio montras, ke la investado de Taiwan-aj komercistoj en la ĉeftero facile akiras rekompencon kaj utilas al disvolvo de komerca kunlaboro ambaŭflanke de Taiwan-markolo kaj al antaŭenpuŝo de la ekonomia disvolviĝo de Taiwan kaj la ĉeftero.”

Fine li diris: “La ĉina tradicia Printempa Festo baldaŭ venos. Mi deziras al vi ĉiuj kaj viaj familianoj feliĉon, sanon kaj prosperan laboron.”

Haicang estas la plej granda land-nivela regiono por Taiwan-a investo kaj nun havas 69 entreprenojn de Taiwan-a kapitalo, kiuj ampleksas elektronikan, petrolkemian kaj mekanikan industrojn.