Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio volontas plifortigi dialogon, interfluon kaj kunlaboron kun la Ŝtata Kongreso de Usono

La 13-an de januaro, Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK) diris, ke TPK volontas plifortigi dialogon, interfluon kaj kunlaboron kun la Ŝtata Kongreso de Usono.

Tiutage, Wu Bangguo intervidiĝis kun sinjorino Lisa Murkowski, prezidanto de la Azi-Pacifika Grupo de la Eksterafera Komitato de la Usona Senato. Li diris, ke disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono konformas al la komunaj interesoj de la du ŝtatoj kaj popoloj, kaj utilas al paco, stabileco kaj disvolvo de la regiono kaj de la mondo. TPK alte taksas disvolvon de ambaŭflankaj interrilatoj kaj volontas antaŭenpuŝi per la regula interflua sistemo pluan kaj stabilan disvolviĝon de la konstruaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.