Ĉina vicĉefministro Hui Liangyu esperas, ke Ĉinio kaj Tajlando plivastigos reciprokutilan kunlaboron en diversaj kampoj.
La 16-an de januaro, intervidiĝante en Pekino kun tajlanda eksĉefministro Chavalit Yongchaiyudh kaj liaj sekvantoj, Hui Liangyu diris, ke post establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Tajlando, la du landoj establis ĉiuflankajn amikajn interrilatojn kaj reciproke subtenas en internaciaj aferoj. Dank’ al tio, senĉese plivastiĝas la ekonomia kaj komerca kunlaboro kaj pli kaj pli multiĝas kontaktado de la du popoloj. Li esperas, ke la du flankoj plie antaŭenpuŝos disvolviĝon de la strategiaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Tajlando.
Chavalit diris, ke Tajlando dankas la ĉinajn registaron kaj popolon pro la malavara helpo al la tajlanda popolo. Li esperas plifortigi interfluon inter gejunuloj kaj kunlaboron en kulturo kaj eduko inter la du landoj, por ke la amikeco inter Tajlando kaj Ĉinio daŭru eterne.
|