Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Akademianoj de du akademioj de Ĉinio voĉdonis por po 10 gravaj sciencaj atingoj de Ĉinio kaj de la mondo en 2005

La 16-an de januaro 570 akademianoj de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj la Ĉina Akademio de Inĝenierio voĉdonis en Pekino por po 10 gravaj sciencaj atingoj de Ĉinio kaj de la mondo en 2005.

La 10 gravaj sciencaj atingoj de Ĉinio:

— Sukcesa flugado de la homoporta kosmoŝipo Shenzhou-6

— Plenumiĝo de la Qinghai-Tibeta Fervojo

— Kreo de la unua 64-cifera diĝita CPU (Centra Procesa Unuo)

— La Ĉina Esplora Taĉmento atingis la pinton de la glacia tegaĵo en Antarkto

— Eldono de Ĉina Enciklopedio pri Plantoj kun plej multaj specioj

— Ĉinaj sciencistoj plenumis la kontroladon pri rotacio de unuopa molekulo

— La alteco de Ĉomolangma estis mezurita — 8844.43 metroj

— 5158-metra traborado sub la ĉina ĉeftero

— Elfarita “transporta ĉaro de medikamenta molekulo” ebla en vaskulo

— Naskiĝo de “ĉina diĝita viro n-ro 1”

La 10 ĉefaj sciencaj atingoj de la mondo:

— Spaca detektoro Huygens surteriĝis sur la sesa satelito de Saturno

— Sukceso de “fortega interfrapado” de kosmoŝipoj

— Usonaj sciencistoj inventis anstataŭon de transistoro

— Unuafoja fotado de planeto ekster la suna sistemo fare de astronomo

— Sciencistoj publikigis katalogon de diverseco de homaj genoj

— Aŭstraliaj sciencistoj unu sekundon frostigis lumfaskon

— Altefika fuela baterio elfarita de usonaj sciencistoj

— Superkapacita nana materialo por datenstako ellaborita de francaj kaj svedaj sciencistoj

— Kvarka plasmo produktita de usonaj sciencistoj

— Unuafoja kontrolado pri movado de unuopa molekulo de francaj sciencistoj