Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis en Pekino Internacia Monkolekta Konferenco por Preventado kaj Superregado de Birda Gripo

La 17-an de januaro inaŭguriĝis en Pekino la Internacia Monkolekta Konferenco por Preventado kaj Superregado de Birda Gripo, iniciatita de la ĉina registaro, Eŭropa Unio kaj Monda Banko. Ĝin partoprenis ĉ. 700 delegitoj de pli ol 100 ŝtatoj kaj pli ol 20 internaciaj institucioj inkluzive de la Monda Sana Organizo kaj Organizo de Manĝaĵo kaj Agrikulturo.

La konferenco celis instigi koncernajn landojn kaj organizojn al monkolektado por preventado kaj superregado de birda gripo, kaj establi respondan administracion por la kolektita mono.

La konferenco publikigos Pekinan Deklaron pri internacia monkolekto por preventado kaj superregado de birda gripo, kaj promesos konkretajn agadojn pri la internacia kunlaboro, ekzemple establi longtempan strategian partneran rilaton inter internaciaj institucioj kaj infektitaj landoj; publike, rapide kaj senkaŝe interŝanĝi koncernajn informojn pri birda gripo de la landoj kaj levi travideblecon en esploro kaj produkto de altkvalitajn vakcinojn kaj kontraŭvirusajn medikamentojn.

Krome, la konferenco diskutos pri la kadro de la kapitalo por preventado kaj superregado de birda gripo, ekspliki la devenon, administradon kaj elspezon de la kapitalo, starigi kreditan fonduson por la mono, por kontentigi mallongan- kaj longperiodan bezonojn en la tuta mondo rilate la preventadon kaj superregadon.