Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio fariĝis grava akciulo kaj strategia kunlabora partnero de Monda Banko

Laŭ raporto de la Xinhua-a Novaĵagentejo, senĉese profundiĝas la kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj la Monda Banko, kaj Ĉinio jam turniĝis de ĝia plej granda prunteprena lando al ĝiaj grava akciulo kaj strategia kunlabora partnero.

La 17-an de januaro, Li Yong, vicministro de la Ministerio de Financo de Ĉinio, diris en Pekino, ke en la pasintaj 25 jaroj, la Monda Banko kreditis Ĉinion per 40 miliardoj da usonaj dolaroj. Sekve de senĉesa progreso de la ĉina ekonomio, nun la Monda Banko fundamente ĉesis liveri al Ĉinio favoran krediton, kaj Ĉinio jam komencis liveri helpon al aliaj landoj.

Li Yong diris, ke la Monda Banko jam fariĝis fenestro, tra kiu Ĉinio enkondukas internacian avangardan sperton kaj evoluigan koncepton.