Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Furoriĝas ekzameno de ĉin-lingva nivelo transmare

Nuntempe, ekzameno de ĉin-lingva nivelo estas pli kaj pli multe atentata de transmaraj personoj kaj la nombro de partoprenantoj pliiĝas jaro post jaro. En la pasinta jaro, la totala nombro de alilandaj ekzamenitoj atingis proksimume 120 mil.

Nuntempe, en 37 landoj kaj regionoj stariĝis stacioj de la menciita ekzameno. Ĝis la fino de la pasinta jaro, pli ol 500 mil personoj el pli ol 120 landoj kaj regionoj partoprenis en ekzameno.