Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina registaro kontribuos 10 milionojn da usonaj dolaroj por subteni tutmondajn preventadon kaj superregadon de birda gripo

La 18-an de januaro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en Pekino, ke la ĉina registaro decidis liveri 10 milionojn da usonaj dolaroj por subteni preventadon kaj superregadon de birda gripo de la mondo. Tio estas unua fojo por Ĉinio liveri plurflankan monkontribuon pri la problemo de birda gripo.

Wen Jiabao diris tion en la prelego en la inaŭguro de la ministronivela konferenco de la Internacia Monkolekta Konferenco pri Preventado kaj Superregado de Birda Gripo okazinta samtage. Li diris, ke la ĉina registaro alte atentas kaj aktive partoprenas en internacia kunlaboro pri preventado kaj superregado de birda gripo; Ĉinio informis al koncernaj internaciaj organizoj kaj landoj pri epidemio de birda gripo inter animaloj kaj kazoj de homoj infektitaj de birda gripo kaj laŭkapable liveris financan, materialan kaj teknikan helpon al najbaraj landoj por preventado kaj superregado de birda gripo.