Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio altigos sian kapablon por ekstera humanisma helpo

La 18-an de januaro, Chen Jian, asistanto de ministro de la Ministerio de Komerco de Ĉinio, diris en Pekino, ke Ĉinio altigos sian kapablon por ekstera humanisma savado kaj helpado kontraŭ katastrofo.

Li diris tion en la gazetara konferenco aranĝita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio tenas altan atenton al pli rapide okazantaj katastrofoj en la tuta mondo kaj liveros helpojn laŭ la stato de plagita lando. Krom financa kaj materiala helpoj, Ĉinio ankoraŭ sendos kuracajn kaj savajn taĉmentojn, kontrolan grupon pri desoksiribonuklea acido kaj aliajn fakajn helpajn fortojn.

Li ankaŭ montris, ke la internacia socio devas pluapaŝe fortigi kunlaboron pri preventado de katastrofo.