Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Finiĝis la ĉina unua oceanologia scienca esplorado ĉirkaŭ la terglobo

Antaŭtagmeze de la 22-a de januaro, oceanologia ŝipo “Dayang N-ro 1” atingis Qingdao, Shandong-provinco post 297-taga esplorado.

La ŝipo navigis 43230 marmejlojn en 297 tagoj. Pli ol 100 sciencistoj kaj esploristoj de pli ol 20 oceanologiaj institucioj de Usono, Germanio kaj Ĉinio partoprenis en la esplorado kaj finis eksperimentadon kaj ekspertizon de ekipaĵoj por la profunda oceano faritaj de Ĉinio.

Tiuj ekipaĵoj ĝuas proprieton de scioj. En tiu ĉi scienca esplorado, ili funkciis stabile kaj bone. Tio markas, ke tiuj ekipaĵoj jam estas praktike uzeblaj.