Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Afriko fariĝis nova varma punkto de eksterlanda turismo de ĉinoj

Laŭ plej freŝa cifero publikigita de ĉina koncerna departemento en 2005, la nombro de ĉinaj civitanoj vojaĝantaj al Afriko pro privata kialo estis 110 miloj. Nun 16 afrikaj landoj fariĝis cellokoj de turismo de ĉinaj civitanoj.

Lastatempe la ĉina registaro publikigis dokumenton pri politikoj por Afriko kaj klare esprimis, ke Ĉinio laŭ postulo de afrikaj landoj kaj efektiva plenumebleco, enlistigos pli multajn afrikajn landojn en liston de cellokoj de turismo de ĉinaj civitanoj.