Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Plenumiĝis la unuaj konstruaĵoj por konduki akvon de sudo al nordo

La unuaj konstruaĵoj de la inĝenieriaĵo konduki akvon de sudo al nordo, la ĝis nun plej granda akvoutiliga inĝenieriaĵo de Ĉinio, plenumiĝis kaj ekdisvolvis sian efikon.

Pere de la inĝenieriaĵo oni interligos akvajn sistemojn de la Yangzi-rivero, la Flava Rivero kaj aliaj por kunaranĝi la akvajn riĉfontojn sudan kaj nordan, orientan kaj okcidentan, kaj tiel ŝanĝi la situacion de akvomanko en la nordo kaj favori proksimume 300 milionojn da loĝantoj.