Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio konstruos subĉielan observan stacion en Antarkto

Lastatempe la Ministerio de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio sankciis la peton de la Ŝtata Oceana Buroo de Ĉinio konstrui “Subĉielan Zhongshan-stacion pri Firno kaj Spaca Speciala Medio kaj Katastrofo” en Antarkto.

La stacio ĉefe esploros firnan medion kaj tutgloban ŝanĝiĝon kaj spacan medion de polusa regiono ĉirkaŭ Zhongshan-stacio, plifortigos observadon pri ĉiuj konsistigaj partoj de glacia cirklo, ekzamenos kaj esploros firnan medion ĉirkaŭ Zhongshan-stacio kaj DomeA-profilo, kaj servos por la esplorado de tutgloba ŝanĝiĝo, spaca vetero kaj medio.