Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Rigora ekzameno pri tipaj kazoj malobservantaj disciplinon pri personaro

En 2006 la koncernaj departementoj sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pluapaŝe fortigos superrigardadon kaj rigore ekzamenos tipajn kazojn malobservantajn disciplinon pri organizo kaj personaro.

La 23-an de januaro, Liu Xirong, vicsekretario de la Disciplinoekzamena Komitato sub la Centra Komitato de la Partio, diris, ke en 2006, alternos diversnivelaj lokaj partiaj komitatoj en la tuta lando, kaj la koncernaj departementoj devas alpreni efikan rimedon por solvi elstarajn problemojn en promociado, ekzameni tipajn kazojn malobservantajn la organizan disciplinon por garantii glatan alternon de diversnivelaj lokaj partiaj komitatoj.