Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio ĝeneraligos eksperimenton de nova koopera kuracado en la kamparo ekde 2006

Lastatempe, la Ministerio de Sano de Ĉinio kaj aliaj 6 ministerioj kune publikigis la “Sciigon pri akcelo de eksperimento de nova koopera kuracado en la kamparo”.

La sciigo diris, ke la eksperimento kovros ĉirkaŭ 40 procentojn de la kamparo de Ĉinio en 2006; ĉirkaŭ 60 procentojn en 2007; kaj preskaŭ 100 procentojn en 2008, por ke realiĝu la nova koopera kuracado en la tuta kamparo en 2010.

La sciigo emfazis solvi la problemon de malfacileco de malriĉaj kamparanoj en akiro de kuraco, intensigi kontrolon super provizo de medikamentoj kaj konstruadon de proviza reto de medikamentoj en la kamparo, fondi kaj perfektigi helpan sistemon de kuracado en la kamparo, kaj antaŭenpuŝi konstruadon de higiena servosistemo de la kamparo.