Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinaj gvidantoj intervidiĝis kun la reĝo de Saudi-Arabio

La 24-an de januaro, Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, diris en Pekino, ke la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio aktive subtenas disvolvi reciprok-utilajn kunlaborojn de Ĉinio kaj Saudi-Arabio kaj volas pluapaŝe intensigi amikajn kontaktojn kun la Konsultiĝa Konsilio de Saudi-Arabio.

Samtage, ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis kun reĝo Abdullah Bin Abdul-Aziz. Wen Jiabao esperas, ke Ĉinio kaj Saudi-Arabio plue vastigos la skalojn de reciproka investo, pli fortigos kunlaboron sur la kampoj de energio, konstruado de bazaj instalaĵoj, informa komunikado kaj similaj.