Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Taksado pri influo de poluiĝo de Songhua-rivero

La 24-an de januaro Ĉinio raportis rezulton de unuapaŝa taksado pri influo de poluiĝo de Songhua-rivero al la medio. Laŭ raporto, dum degelado en ĉi-printempo la kvalito de la plejparto de la akvo estas norma, la akvoproduktaĵoj, agrikulturaĵoj, brutaĵoj en la baseno de Songhua-rivero kaj ankaŭ la subtera akvo senescepte estas sekuraj.