Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ekonomio de Ĉinio stabile kreskis en 2005

La 25-an de januaro, la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio (ŜSBĈ) publikigis la situacion de nacia ekonomio de Ĉinio en 2005. Li Deshui, estro de ŜSBĈ, respondis demandojn de en- kaj eksterlandaj raportistoj.

En 2005, la nacia produktovaloro de Ĉinio estis 18232.1 miliardoj da juanoj (ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro), je 9.9 procentoj pli multe ol tiu de 2004, kaj la cifero de tiu en 2004 estis 10.1 procentoj. La datenoj montris, la ekonomio de Ĉinio en 2005 kreskis stabile, kaj agrikulturo, industrio, investado kaj komercado kreskis kompare pli rapide, kaj oni akiris valoran sperton pri reĝustigo de la ekonomia strukturo kaj makroskopa reguligo kaj superrego.

Sed ekzistas problemoj en la ĉina ekonomio, ekzemple, kelkaj industrioj havas superfluan produktopovon, eble okazos inflacio aŭ deflacio. Li Deshui diris, ke la internacia kaj enlanda medio de la ĉina ekonomio estas bona, kaj la registaro disvolvos la ekonomion pli racie, science kaj akorde pere de ekonomiaj kaj leĝaj rimedoj.