Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio esperas, ke la koncernaj flankoj prenos praktikeblajn rimedojn por milidigi la streĉan situacion pri la irana nuklea problemo

La 26-an de januaro proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ĉinio Kong Quan diris en Pekino, ke la ĉina flanko esperas, ke la koncernaj flankoj prenos praktikeblajn rimedojn por milidigi la streĉan situacion pri la irana nuklea problemo.

Ali Larijani, sekretario de la Plej Alta Ŝtata Sekureca Komitato de Irano kaj unua intertrakta delegito pri la nuklea problemo, faris viziton al Pekino la 26-an, kaj intervidiĝis respektive kun ĉina ministro pri eksteraj aferoj Li Zhaoxing kaj ĉina ŝtata konsilanto Tang Jiaxuan.

En la regula gazetara konferenco okazigita de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ĉinio Kong Quan diris, ke Li Zhaoxing esprimis dum la interparolo kun Ali Larijani, ke Ĉinio esperas, ke la koncernaj flankoj sintenos en pacienco kaj memrego kaj pluapaŝe fortigos diplomatian klopodon en la konsilia kunveno de la Internacia Atom-Energia Agentejo okazonta en februaro, por krei favorajn kondiĉojn al restarigo de la intertraktado.

La 2-an de februaro, la konsilio de la Internacia Atom-Energia Agentejo okazigos urĝan kunvenon en Vieno por diskuti pri la irana nuklea problemo.