Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Memormoneroj de Pekinaj Olimpikaj Ludoj en 2008 debutis en Berlino

La unua serio da memormoneroj de la 29-aj Olimpikaj Ludoj desegnita kaj farita de la Ĉina Banko debutis en Berlino de Germanio en la 3-a de februaro kaj estos emisiita ĉi-jare.

La moner-serio ekspoziciata en la inaŭguro de la 35-a Monda Monera Foiro konsistas el du oraj kaj kvar arĝentaj. Kun densa ĉina gusto, ilia fronto portas desegnon el ĉina drako, emblemo de Olimpikaj Ludoj, ŝtata titolo kaj jaro. Sur la dorsoj de la du oraj moneroj estas desegnoj de artorajdanto kaj sagpafanto kaj sur la dorsoj de la kvar arĝentaj estas bildoj pri infanaj sportludoj.

La dua kaj tria serioj da memormoneroj estos emisiitaj en 2007 kaj 2008 respektive.