Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Eksterlanda vojaĝo de ĉinaj civitanoj stimulas evoluadon de periferiaj landoj kaj regionoj

La sep-taga feriado de ĉinoj okaze de la Printempa Festo ja fariĝis ora tempo por eksterlanda vojaĝo. La granda nombro da ĉinaj turistoj donis potencan movforton al la turisma merkato de periferiaj landoj kaj regionoj.

Laŭ informo de turismaj servoj, dum ĉi-jara Printempa Festo multiĝis turistoj ne nur al la oftaj cellokoj, kiaj Aŭstralio, marinsuloj kaj sudorienta Azio, sed ankaŭ al suda Eŭropo kaj Japanio. Laŭ unuapaŝa statistiko, 40-50 mil pekinanoj vojaĝis eksterlanden.

En la lastaj jaroj rapide disvolviĝis vojaĝo de ĉinaj civitanoj al aliaj landoj. Laŭ konigo, 31 milionoj da homfojoj vojaĝis eksterlanden en 2005 kaj laŭ antaŭkalkulo la nombro pliiĝos je 10% en 2006.