Unua paĝo >> Aktualaĵoj


MSO alte taksas preventon kaj superregon de birda gripo fare de Ĉinio

Lastatempe s-ino Margaret Chan, asistanta ĝenerala direktoro de Monda Sana Organizo (MSO) anoncis en Ĝenevo, ke la Sana Ministerio de Ĉinio kaj la Agrikultura Ministerio de Ĉinio aplikis tre efikajn rimedojn kontraŭ birda gripo.

Chan diris, ke de junio lastjare ŝi laboras kun rilataj departementoj de la ĉina registaro pri la prevento kaj superrego de birda gripo. Ŝi opiniis, ke la diversaj rimedoj de la ĉina registaro kontraŭ birda gripo estas senkaŝaj kaj efikaj. Ŝi laŭdis la Pekinan Internacian Monkolektan Konferencon okazigitan en la lasta monato kaj opiniis, ke la konferenco montras la firman volon de Pekino en internacia kunlaboro rilate preventon kaj superregon de birda gripo.

Chan esperis, ke la ĉina registaro neniom malstreĉos la konscion kaj klopodon rilate birdan gripon, ĉar la nuna situacio estas ankoraŭ severa.

Ŝi substrekis, ke la ŝlosilo de prevento kaj superrego de birda gripo estas antaŭgardo de la registaro kaj de la publiko. Ĝi atentigis, ke oni laŭeble maloftigu rektan kontakton kun birdoj kaj dombirdoj kaj purigu la manojn post kontakto.