Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Totala sumo de detalaj sociaj konsumaĵoj atingis 190 miliardojn da juanoj dum la Printempa Festo

Laŭ informo el la Komerca Ministerio de Ĉinio, en la feriaj tagoj de la ĉi-jara Printempa Festo (de la 29-a de januaro ĝis la 4-a de februaro), la totala sumo de detalaj sociaj konsumaĵoj atingis proksimume 190 miliardojn da juanoj (ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro), je 15.5% pli multe ol tiu en la feriaj tagoj de la pasintjara Printempa Festo.

En la ĉi-jara Printempa Festo, la merkato plenis je la densa festa etoso, abundis komercaĵoj kaj viglis vendado kaj aĉetado. Profitante de la bona ŝanco, diversaj magazenoj okazigis multajn aktivadojn por akceli la vendadon. Granda nombro da laboruloj revenis al sia hejmloko por pasigi la feston, tio alportis vivforton al la konsuma merkato de la kamparo. Debitis cigaredo, drinkaĵo, flankaj manĝaĵoj, vestoj kaj petardoj, kaj komercaĵoj de famaj markoj kaj sekurecaj manĝaĵoj fariĝis la unua elekto de konsumantoj.

Ankaŭ la restoracia merkato tenis daŭran prosperon dum la festaj tagoj.