Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio helpas Jugur-nacion en protektado de stepo

Ĉinio nun prenas rimedojn por helpi Jugur-nacion kun malmultaj loĝantoj en protektado de stepo, de kiu vivas la nacianoj.

Juguroj estas unu el la ĉinaj nacimalplimultoj, kies totala nombro estas ĉirkaŭ 15 mil kaj kies plejparto vivas en la provinco Gansu en nordokcidenta Ĉinio. De generacio al generacio la juguroj sin vivtenas per paŝtado kaj portas la nomon “paŝtistoj sur ĉevalo”. Pro ŝanĝiĝo de la naturaj kondiĉoj kaj senĉesa multiĝo de brutoj, la stepo loĝata de la juguroj serioze degeneris.

De la lastaj jaroj, sub la subtenado kaj gvidado de la registaro, la juguraj paŝtistoj prenas diversajn rimedojn por protekti la stepon. Rezulte de tio, la stato de la stepo rimarkinde pliboniĝis.