Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio indignas kontraŭ la diro de ministro de eksteraj aferoj de Japanio

Lastatempe Kong Quan, proparolanto de Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en la gazetara konferenco en Pekino, ke Ĉinio indignas kontraŭ la diro de Taro Aso, japana ministro de eksteraj aferoj, ke la alta edukiteco de Taiwan estas atribuata al la koloniisma regado de Japanio.

Kong diris, ke post la Ĉina-Japana Milito en 1894 Japanio perfortis Taiwan, sklavigis la insulanojn kaj terure suferigis la ĉinan nacion. Tio estas aboco de la homa scio. La koloniisma regado de Japanio super Taiwan daŭris duonjarcenton kaj estas parto de la agresa historio de la japana militarismo.

Kong diris, ke la diro de la plejsupera diplomato de la damaĝinta lando distordis la historion kaj serioze vundis la senton de la ĉina popolo. Defii justecon kaj konsciencon de la homaro estas nenio alia ol levi ŝtonon kaj ĝin faligi sur siajn piedojn.