Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio establos sistemon de anonco pri neatenditaj primediaj eventoj

Ĉinio establos sistemon de anonco pri neatenditaj primediaj eventoj por protekti rajton de la publiko esti informita pri tio.

La 6-an de februaro, koncerna respondeculo de la Ŝtata Ĝenerala Buroo pri Medioprotektado de Ĉinio diris en Pekino, ke en la estonteco, koncernaj institucioj kaj respondeculoj devas informi al lokaj koncernaj departementoj en la unua horo de okazo de neatendita primedia evento kaj tuj organizi ĉelokan enketadon. En urĝa situacio ili rajtas rekte informi al la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio aŭ al la Ŝtata Ĝenerala Buroo pri Medioprotektado de Ĉinio.

La respondeculo emfazis, ke diversaj lokoj devas serioze puni instituciojn kaj individuojn, kiam ili false aŭ trompe raportos fakton de neatendita primedia evento, kaj justicaj institucioj laŭleĝe pridemandos ilian kriminalan respondecon, se ilia ago fariĝos krima.