Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina centra banko provos ŝanĝon de malgrandsumaj fremdlandaj monoj en Pudong-distrikto de Ŝanhajo

En la kuranta jaro, la Ĉina Popola Banko la unua instalos provpunktojn en Pudong-distrikto de Ŝanhajo por ŝanĝo de malgrandsumaj fremdlandaj monoj por daŭre akceli sintezan kompletigan reformadon de Pudong-distrikto.

Tion konfirmis koncerna oficisto de la banko la 5-an de februaro. Li diris, ke taŭga malfermo de ŝanĝo de malgrandsumaj fremdlandaj monoj altigos la bazan rolon de la merkato en la sistemo de kurza formiĝo kaj kreos kondiĉon por perfektigi la formiĝan sistemon de la kurzo de renminbi.