Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ruĝaj Krucoj de Ĉinio kaj Tajlando intensigos kunlaboron

La 6-an de februaro Ruĝaj Krucoj de Ĉinio kaj Tajlando kune inaŭguris Simpozion de Ruĝaj Krucoj de Ĉinio kaj Tajlando en Bankoko. Ĉ. 50 delegitoj de la societoj de la du landoj partoprenis kaj diskutis pri interŝanĝo kaj kunlaboro inter tiuj de la du landoj.

En la dutaga simpozio, kadre de la temo “ruĝa kruco kaj humana misio—espero de pli bona estonteco”, la du flankoj diskutis pri katastrofa antaŭgardo kaj savado, kuracado kaj flegado, prevento de aidoso kaj birda gripo, servo al junuloj, volontula servo, plansetleja servo al malfortaj homgrupoj, monkolekto kaj aliaj.

En la katastrofo de cunamo de Hindia Oceano je la fino de 2004 la Ruĝa Kruco de Ĉinio kolektis monon kaj materialojn valorantajn ĉ. 55 milionojn da usonaj dolaroj, el kiu 32.5 milionoj da usonaj dolaroj jam estis senditaj al 11 katastrofitaj landoj kaj internaciaj organizoj de Ruĝa Kruco por urĝa helpo kaj rekonstruado.