Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio kaj Japanio okazigos la 4-an strategian dialogon

La 9-an de februaro, Dai Bingguo, vicministro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, veturos al Japanio kun delegacio sub sia gvido por fari la 4-an dialogon pri strategio kun japana vicministro de eksteraj aferoj Shotaro Yachi.

Kong Quan, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, informis tion en la regula gazetara konferenco okazinta en Pekino en la 7-a de februaro.

En majo, junio kaj oktobro de la pasinta jaro, Ĉinio kaj Japanio sinsekve okazigis 3 strategiajn dialogojn.