Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina polico aktive kunlaboras kun aliaj landoj por protekti sekurecon de ĉinaj elmigrintoj

La 7-an de februaro, Wu Heping, proparolanto de la Ministerio pri Publika Sekureco de Ĉinio, diris, ke la ĉina polico aktive disvolvas plur-flankajn kaj du-flankajn kunlaborojn kun aliaj landoj por bati krimadon kaj protekti sekurecon de ĉinaj elmigrintoj.

Li konigis en gazetara konferenco, ke Ĉinio jam fondis rilatojn de interfluo kaj kunlaboro pri policaj aferoj kun 83 landoj kaj regionoj kaj subskribis du-flankajn kunlaborojn pri civilaj aferoj kaj kriminala justico kun 26 landoj. Cetere, Ĉinio ankaŭ subskribis kunlaborajn interkonsentojn kun policoj de internaj aferoj de multaj landoj. Samtempe kun tio, la Ministerio pri Publika Sekureco de Ĉinio aliĝis al diversspecaj internaciaj kaj regionaj organizoj kaj aktive partoprenas en diversaj aktivadoj de la Internacia Kriminala Organizo.