Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Tri-elementa Ĉinio alfrontas 10 ŝancojn kaj defiojn en socia moderniĝo

“Raporto pri la ĉina moderniĝo, 2006” donita de Ĉina Akademio de Sciencoj diris, ke nun Ĉinio estas tri-elementa socio de agrikulturo, industrio kaj intelekto.

Ekspertoj opinias, ke Ĉinio de tri-elementa socio alfrontas 10 ŝancojn kaj defiojn en la unuaj 50 jaroj de la kuranta jarcento por fariĝi intelekta socio kaj realigi moderniĝon: daŭre altigi vivkvaliton de la tuta popolo; ĝeneraligi senpagan 12-jaran devigan edukadon; establi publikajn sanigan kaj bonstatigan sistemojn por la tuta loĝantaro; establi sistemon de socia kredito; instigi racian migradon de loĝantoj; senigi absolutan malriĉecon kaj fremdiĝon de intelektaj informoj; akceli harmoniajn disvolviĝojn de regionoj, urboj kaj kamparo, ekonomia socio, homoj kaj naturo; establi altefikan kaj harmonian socion.