Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Donald Tsang esperas, ke Hongkong fariĝos harmonia socio

La 7-an de februaro Donald Tsang, administra ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono, diris en la kunveno por festi la Printempan Feston, ke la registaro de la speciala regiono traktos kun granda atento la aferojn koncernantajn ekonomion kaj popolan vivon, esperante, ke Hongkong fariĝos harmonia socio plena de amo.

Donald Tsang diris ankaŭ, ke en la venontaj 17 monatoj de lia servdaŭro, la registaro de la speciala regiono koncentros forton por akceli ekonomian disvolvon, plifortigi la konkurencpovon, plibonigi la popolan vivon, kaj ellabori laŭ la popola deziro konkretan laboraordon, klopodante por atingi bonan sukceson en tiuj kampoj.