Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Tibeto investos 6 miliardojn da juanoj por protekti ekologian medion

En la venontaj ses jaroj, la Tibeta Aŭtonoma Regiono de Ĉinio investos 6 miliardojn da juanoj (ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro) por protekti la lokan ekologian medion.

Tibeto je pli ol 4 mil metroj super la marnivelo posedas distingiĝajn naturajn ekologian kaj geografian mediojn, tamen la tiea ekologia medio estas tre malforta, se ĝi estus detruita, oni do tre malfacile restaŭrus ĝin.

Por akceli la konstruadon de la tibeta ekologia medio, oni jam fondis 38 naturparkojn kun la areo de 410 mil kvadrataj kilometroj kaj laŭ la areo de naturparkoj Tibeto okupas la unuan lokon en Ĉinio.