Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio limigos la nombron de loĝantaro je malpli ol 1.5 miliardoj en la venontaj 15 jaroj

La 9-an de februaro la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis “Kompendion pri ŝtata mez- kaj long-perioda plano de scienca-teknika disvolviĝo (2006-2020)”, en kiu estas difinita la disvolviĝo pri loĝantaro kaj sano, nome superregi naskokvanton kaj altigi kvaliton de la naskitoj. Kaj por limigi la nombron de loĝantaro je malpli ol 1.5 miliardoj kaj la ration de difektitaj naskitoj je malpli ol 3 %, oni liveros efikajn sciencan kaj teknologian garantion, pere de akcenta disvolvo de ŝlosilaj teknologioj pri naska monitorado, genera sano kaj esplorado pri serioj da generaj medikamentoj, aparatoj kaj tonikaĵoj.

La aliaj tri pensoj estas antaŭigi la graviton de preventado de malsanoj kaj kombini kuracadon, resanigon kaj preventadon; intensigi heredon kaj renovigon de la ĉina medicino kaj ĉinmedicinaj medikamentoj por progresigi iliajn moderniĝon kaj internaciiĝon; krei novajn medikamentojn kaj avangardajn kuracaparatojn.