Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Monda Banko antaŭvidas ĉinan ekonomian disvolviĝon en la kuranta jaro

La 9-an de februaro, la Monda Banko publikigis raporton en Pekino. La raporto diras, ke en la kuranta jaro la ĉina ekonomio ankoraŭ tenos relative rapidan disvolviĝon; oni antaŭvidas, ke la totala nacia produktovaloro en la tuta jaro pliiĝos je 9.2%.

La raporto diras ankaŭ, ke la kreskado de la ĉina ekonomio en la kuranta jaro dependos ĉefe de disvolvo de industrio kaj pliigo de investo. Krome, en la pasinta julio Ĉinio reguligis la formiĝan sistemon de kurzo de renminbi, tio favoras stabilecon de la ekonomia disvolviĝo. La raporto proponas, ke Ĉinio pluapaŝe altigu la proporcion de servado en la totala nacia produktovaloro.

Laŭ oficiala donitaĵo, en 2005 la nacia totala produktovaloro de Ĉinio superis 18 mil miliardojn da juanoj (ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro), je 9.9% plimulte ol tiu de 2004.