Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Eksterkapitalaj bankoj konkure eniras en Ŝanhajon

En la fino de la kuranta jaro, ĉinaj bankoj ĉiuflanke malfermiĝos. Nun, eksterkapitalaj bankoj rapide eniras en Ŝanhajon, la plej grandan industrian kaj komercan urbon de Ĉinio.

Ĝis la fino de la pasinta decembro, la totala kapitalo de eksterkapitalaj bankoj en Ŝanhajo jam superis 48 miliardojn da usonaj dolaroj, je 25% pli multe ol tiu en 2004.

Por vastigi negocon kun Ĉinio, iuj eksterkapitalaj bankoj sinsekve instalis aŭ instalos siajn ĉin-filiajn administrajn ĉefstabejojn en Ŝanhajo.