Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Dialogo inter financaj ministroj de Ĉinio kaj 8-landa bloko

En la 11-a de februaro, la financaj ministroj de 8-landa bloko interparolis en Moskvo kun financaj oficistoj de Ĉinio, Hindio, Brazilo kaj Sud-Afriko pri la monda ekonomia disvolviĝo kaj Daŭho-a Intertraktado post la Ministro-nivela Konferenco de la Monda Komerca Organizo (MKO) en Hongkong. Ĝin ĉeestis Li Yong, vicministro de la Financa Ministerio de Ĉinio.

Li Yong diris, ke Ĉinio esperas fortikigi la fruktojn de la Ministro-nivela Konferenco de MKO en Hongkong kaj daŭre teni la intertraktadon en bona stato por akceli ampleksan sukceson de Daŭho-a Intertraktado.

Li Yong diris ankaŭ, ke la evoluintaj landoj devas doni bonan ekzemplon, plenumi efektivajn rimedojn por redukti doganpagon kaj subvencion por agrikulturaj produktaĵoj, donante komercan helpon al disvolviĝantaj landoj, altigi la normon de merkato-eniro, bonigi la komercan medion de disvolviĝantaj landoj kaj realigi la specialan kaj diferencan traktadon al disvolviĝantaj membrolandoj. La 8-landa bloko devas ludi pli gravan rolon en la venonta Daŭho-a Intertraktado.

La ĉeestantaj reprezentantoj opiniis, ke nun la monda ekonomio disvolviĝas stabile, sed vizaĝas al multaj defioj. La venonta Daŭho-a Intertraktado havos vastan influon al daŭra kaj stabila kreskado de la monda ekonomio, al pliboniĝo de plurflanka komerca sistemo kaj la malriĉo-malpliigo de la mondo.