Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis la 20-a Vintraj Olimpikoj en Torino, Italio

Vespere de la 10-a de februaro laŭ la loka tempo, la 20-aj Vintraj Olimpikoj inaŭguriĝis en la Olimpika Stadiono de Torino, Italio. Jacque Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, esprimis dankon al la itala popolo pro ĝia gastigo de la olimpikoj kaj deziris al tiu grava okazaĵo plenan sukceson. Kiam la olimpika torĉo ekbrulis, fama itala tenoro Luciano Pavarotti kantis la arion "Neniu endormiĝos ĉi-nokte".

Ĉinio ekspedis al la 20-a Vintraj Olimpikoj sian historie plej grandan delegacion konsistantan el 151 personoj. Pli ol 2500 sportistoj el 84 landoj kaj regionoj partoprenos en la olimpikaj ludoj de 9 kategorioj, por kiuj oni instalis 85 orajn medalojn. La olimpikoj de Torino daŭros 17 tagojn ĝis la 26-a de februaro.