Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Goethe Instituto de Germanio establos la unuan lernocentron pri la germana lingvo en Chengdu

Goethe Instituto de Germanio establos la unuan lernocentron pri la germana lingvo en Chengdu, okcidenta Ĉinio. Ĝi estas la tria germanlingva lernocentro en Ĉinio.

Thomas Norbert Gerberich, ĝenerala konsulo de germana konsulejo en Chengdu diris, ke Germanio tre atentas la interŝanĝon de kulturo, ekonomio kaj komerco kun okcidenta Ĉinio. Li opinias, ke akceli la germanlingvan edukadon en Ĉinio helpos ĉinojn pli bone koni la germanan kulturon.