Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio publikigis atributon por Luna Esplora Programo

Lastatempe, finiĝis en Pekino la 5-monata aktivado de elektado de atributo por Luna Esplora Programo. El la 1026 desegnaĵoj, la atributo desegnita de ŝanhaja projektisto Gu Yongjiang estis elektita kiel la atributo por Luna Esplora Programo de Ĉinio.

La atributo kun abstrakte skizita ronda luno, portas sur si paron da piedsignoj. Tio signifas finan deziron de luna esplorado. La komenco de la lunarko estas kapo de drako, kio signifas, ke la ĉina kosmonaŭtiko disvolviĝos flugrapide. La fino de la arko estas aroj da kolomboj, kiuj eksplikas la belan volon de Ĉinio en paca utiligo de la spaco. La atributo el unu arko kaj du punktoj formas antikvan skribmanieron de la ideogramo “luno”.