Unua paĝo >> Aktualaĵoj


501 ĉinaj objektoj estas difinitaj por kandidatiĝi kiel mondaj ne-materiaj kulturaj heredaĵoj

Laŭ informo de la Kultura Ministerio de Ĉinio, 501 ĉinaj objektoj estas difinitaj por kandidatiĝi kiel mondaj ne-materiaj kulturaj heredaĵoj.

Tiuj objektoj pri popola literaturo, muziko, danco, teatro, kanzono, akrobataĵo, lukto, belarto, metiarto, tradicia medicino kaj moro estis selektitaj el pli ol 1300 objektoj de 31 provincoj, aŭtonomaj regionoj, municipoj kaj rilataj departementoj. Inter ili troviĝas la tibeta epopeo Gesaro, "akva skribaĵo", unu el la hieroglifaj klasikaĵoj ekzistantaj, kaj ankaŭ ĉinaj tradiciaj festoj, kia Printempa Festo.