Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Investo de Ĉinio al eksterlando superis 50 miliardojn da usonaj dolaroj

Ĝis la fino de 2005, la investo de Ĉinio al eksterlando jam superis 50 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la nombro de la entreprenoj kun la ĉina kapitalo en aliaj landoj jam superis 10 mil. Tiuj entreprenoj faris gravan kontribuon al disvolvo de la loka ekonomio, kaj ĝenerale estas ŝatataj.

La 13-an de februaro, la Ministerio de Komerco de Ĉinio informis, ke ĉinaj entreprenoj investas proksimume 200 landojn aŭ regionojn por la tieaj fabrikado, konstruado, petrol-kemia industrio, ekspluato de riĉfontoj, trafiko, transportado kaj aliaj.