Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio aĉetos pli ol cent aviadilojn ĉiujare en venontaj 5 jaroj

En la 14-a de februaro, Gao Hongfeng, vicestro de la Ĝenerala Administracio de Civila Aviado de Ĉinio, konigis la disvolviĝon de la ĉina civila aviado en la pasintaj 5 jaroj kaj ĝian disvolvan planon en la venontaj 5 jaroj.

Gao Hongfeng diris, ke reformante administran sistemon, la ĉina civila aviado revizios kaj plibonigos administran politikon, kaj pli larĝe malfermos sin al privata kapitalo kaj alilanda investo, kaj ĝis nun, jam funkciis tri privataj flugkompanioj — Okay-flugkompanio Limigita, Printempo-flugkompanio kaj Unuigita Aglo-flugkompanio. La disvolviĝo de la ĉinaj ekonomio kaj socio postulas plian disvolviĝon de la ĉina civila aviado, kaj rapida disvolviĝo de la ekonomio akcelos rapidan disvolviĝon de la civila aviado. En la venontaj 5 jaroj, la ĉina civila aviado aĉetos pli ol 100 aviadilojn ĉiujare, kaj nun mankas al ĝi pli ol 1000 aviadistoj. Kulturado de nombro da spertaj ĉefpilotoj en mallonga tempo estas defio al la ĉina civila aviado.

En la estonteco, surbaze de sekureco, Ĉinio plirapidigos konstruadon de bazaj instalaĵoj de civila aviado en okcidenta, nordorienta kaj meza Ĉinio kaj malfermos pli multajn enlandajn kaj internaciajn flugliniojn.