Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Internacia socio ne devas forlasi solvon de irana nuklea problemo pere de Internacia Atom-Energia Agentejo

La 14-an de februaro Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke en la nuna situacio ankoraŭ ekzistas spaco de la solvo de la irana nuklea problemo kadre de la Internacia Atom-Energia Agentejo, kaj la internacia socio ne devas forlasi klopodon por solvi la problemon pere de la Internacia Atom-Energia Agentejo.

Liu diris ankaŭ, ke Ĉinio atentas la iranan nuklean problemon kaj esperas, ke koncernaj flankoj tenos prudenton, sinregon kaj paciencon, montros flekseblecon kaj evitos agadon, kiu faros la problemon pli serioza.