Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio volas plifortigi efikan kunlaboron kun afrikaj landoj por kuna disvolviĝo

La 13-an de februaro, ĉina prezidanto Hu Jintao diris, ke Ĉinio volas plifortigi efikan kunlaboron kun afrikaj landoj por kuna disvolviĝo.

Tion diris Hu Jintao al togolanda prezidento Faure Essozimna Gnassingbe dum lia vizito al Pekino. Li diris ankaŭ, ke pliintimigi la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Afriko, plifortigi la solidarecan kunlaboron kaj subteni afrikajn landojn en iliaj potenciĝo, prosperiĝo kaj disvolviĝo estas delonga principo de la ĉina registaro. En 2006 okazos en Pekino la Unua Pinta Konferenco de la Kunlabora Forumo de Ĉinio kaj Afriko. Ĉinio deziras plue efektivigi sian politikon pri Afriko, utiligante tiun efikan platformon.