Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Serioza situacio de kontraŭtokso de Ĉinio

Lastatempe Liu Guangping, proparolanto de la Ĝenerala Administracio de Dogano de Ĉinio, diris, ke kontraŭtokso de Ĉinio troviĝas en serioza situacio kaj toksa kontrabando karakteriiĝas per 4 trajtoj. Unue, pasaĝera pasejo ĉe doganejoj fariĝis ĉefa kanalo de toksa kontrabando. En la kuranta jaro, ĉirkaŭ 90 procentoj de la kazoj de toksa kontrabando estis malkovritaj ĉe la pasaĝeraj pasejoj ĉe doganejoj. Due, la toksa kontrabando direktiĝas al lokoj kun alta prezo kaj serioza manko de toksaĵoj. Trie, la kazoj de toksa kontrabando koncentre okazis en Guangdong-provinco, suda Ĉinio. Kvare, kazoj de toksa kontrabando kun tokso kaŝita en korpo aŭ pakaĵoj okupis multajn pocentojn.

En 2006, 22 kazoj de toksa kontrabando estis malkovritaj, duoble pli multe ol tiuj en la sama periodo de 2005.

Liu Xiaohui, vicestro de la Kontraŭ-kontrabanda Buroo de la Ĝenerala Administracio de Dogano de Ĉinio, diris, ke la dogano vizaĝas al duobla premo de kontrabando de tokso kaj kemiaĵoj por toksofabrikado.