Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio esperas, ke koncernaj flankoj de Taiwan alprenos pozitivan kaj praktikan sintenon pri vojaĝo de loĝantoj sur la ĉeftero al Taiwan

La 15-an de februaro, Dai Xiaofeng, estro de la Interŝanĝa Buroo de la Oficejo de Taiwan-aj Aferoj de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris, ke la ĉina ĉeftero jam faris sufiĉan preparon por malfermi vojaĝon de siaj loĝantoj al Taiwan. La ĉeftero esperas, ke koncernaj flankoj de Taiwan alprenos praktikan kaj pozitivan sintenon kaj frue realigos vojaĝon de loĝantoj sur la ĉeftero al Taiwan.

En la inaŭguro de la 9-a Interŝanĝo inter Turismaj Fakoj de la Du Bordoj Dai diris, ke por akceli interfluon kaj kunlaboron de turismaj rondoj de la du bordoj, la ĉeftero sinsekve okazigis unuan turisman foiron de la du bordoj kaj simpozion pri vojaĝo de loĝantoj sur la ĉeftero al Taiwan. Tio sufiĉe montras grandan sincerecon de la ĉina ĉeftero por disvolvi la rilatojn inter la du bordoj.