Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinaj kamparanoj profitos de la kampara konstruado

La 14-an de februaro, ĉina prezidanto Hu Jintao diris, ke en la procezo de akcelado de kampara konstruado, la ĉina registaro respektos la volon de kamparanoj kaj protektos iliajn interesojn kaj de tio profitos kamparanoj.

Hu Jintao diris, ke kvankam en la lastaj jaroj ekonomia kaj socia disvolvo de la ĉina kamparo atingis grandan sukceson, tamen profundtavolaj problemoj bremsantaj disvolvon de agrikulturo kaj kampara ekonomio ankoraŭ ne estas solvitaj.

En la estonteco, la ĉina registaro fortigos kamparan produktoforton kaj prenos la kreskon de kamparana enspezo kiel centran taskon de agrikulturo kaj kampara laboro.