Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio liveris al Filipinoj urĝan helpon je miliono da usonaj dolaroj

La 18-an de februaro, ĉina prezidanto Hu Jintao sendis konsolan mesaĝon al Filipinoj post kiam Suda Leyte estis atakata de granda terŝoviĝo en la 17-a. Samtempe la ĉina registaro liveris al Filipinoj urĝan helpon je miliono da usonaj dolaroj.

Posttagmeze de la 17-a, 9 laborantoj de la Ĉina Voj-Ponta Kompanio, kiuj loĝas 13 kilometrojn for de la plagita centro, komencis ripari ĉefajn vojojn. La laborantoj kaj la vojkonstruaj ekipaĵoj de la kompanio fariĝis la ĉefa forto de helpado tuj post la katastrofo kaj estis alte laŭdataj de la registaro kaj popolo de la loko.

La helpmono de miliono da usonaj dolaroj konsistas el kontanta mono de 250 mil usonaj dolaroj kaj materialoj en valoro de 750 mil usonaj dolaroj.

Rosette Lerias, provincestro de Suda Leyte, kaj Gwendolyn Garcia, provincestro de Cebu, dankis la konsulon de Ĉinio en Cebu pro la profunda simpatio de la ĉina registaro kaj popolo. Ili dankis ankaŭ laborantojn de la Ĉina Voj-Ponta Kompanio pro ilia helpado.

Li Jinjun, ĉina ambasadoro en Filipinoj, esperis, ke la plagitaj regionoj venkos malfacilaĵojn, glate faros savadon kaj rekonstruos hejmlokojn sub la helpo de filipinaj registaro kaj popolo kaj la heplo de la internacia komunumo.